a-ha estas norvegamuzikgrupo kiu estis plej disvastigita en la 1980-a jardeko. Tamen, la grupo plu estas populara tra la 1990-a jardeko kaj la 2000-a jardeko. La stilo de la grupo apartenas al la "Sintpopo" (Synth Pop) kaj "Roko" (Rock) stiloj.
La membroj de a-ha unue renkontiĝis en 1979, dum la "Norvega Rok-Konkurso". Magne kaj Paul havis bandon nomatan "Bridges", kaj tie Morten spektis ilin. Artistoj kiel Jimi Hendrix, Janis Joplin kaj precipe The Doors influis la muzikon de Bridges. Tiam, Morten estis kantisto de la muzikgrupo "Soldier Blues", kiu ludis bluson kaj soulon.Post tio, a-ha estis kreita en 1982, en Norvegio. En januaro de 1983 ili vojaĝis el Norvegio en Londonon, por fari muzikokarieron.En 1982, Magne trovis la nomon "a-ha" en la notlibro de Paul, kiel parton de kantoteksto.Tiu nomo estis elektita kiel lanomo de la grupo ĉar en multaj lingvoj ĝi esprimas bonan surprizon aŭ bonajnaferojn ĝenerale. Ĝi ankaŭ estas mallonga kaj facile prononcebla.a-ha atingis sian plej grandan sukceson per sia unua albumo, kun la furorkanto"Take On Me". Tiu muzikaĵo kondukis la bandon ĝis la unua pozicio de popularecoen Usono kaj en Britio.En la 1990-a jardeko, post la lanĉo de la albumo "Memorial Beach", labandmembroj okupiĝis pri siaj unuopaj karieroj.Post ludi "The Sun Always Shines On TV" kaj "Summer Moved On" (nova kantotiam) en la koncerto de Nobel-premio en 1998, la triopo reunuiĝis en la studionpor registri la albumon "Minor Earth | Major Sky".
* "Headlines And Deadlines - The Hits of a-ha" (1991) - VHS / DVD * "a-ha - Live in South America" (1993) - VHS / Laser Disc (Laser Disc nur en Japanio) * " a-ha live at Vallhall - Homecoming" (2001) - DVD * "a-ha - The Videos" (2003) - DVD (nur en Hispanio)